More servicesWindows Live
HomeHotmailSpacesOneCare
 
MSN
Sign in
 
 
Spaces home  Roĝer BorĝesPhotosProfileFriendsBlog Tools Explore the Spaces community

Blog

May 12

Verva Virino (beta)

Komence de Majo estis registrita en brazila muzik-studio la kanto "Verva Virino". Kantas ĝin Tone, kiu ankaŭ verkis la tekson, korektita de James Piton (dankon karuloj!). La finan rezulton oni nur aŭskultos kiam la Hip-Hopa Kompilo de Vinilkosmo aperos, sed ĉiokaze ĝi estas planita jam por la venonta eŭropa somero de 2008.

 
March 02

Intervjuo en hispana nacia televido

DSC02134
 
Hieraŭ posttagmeze Roĝer Borĝes estis intervjuita de hispana nacia televido pri dancmuziko en Esperanto. Krom respondi kelkajn demandojn en Esperanto, ankaŭ estis registrita demonstracian performon de disk-ĵokeado kaj video-ĵokeado. La prezentita kanto estis "Martin Wiese - Homoj Kiel Mi (Roĝer Borĝes Mash-Up)". La raporto aperis kadre de la programo "Informativos de La 2" ĉe TV2 en Hispanio. Spektu la videon en YouTube.

November 16

Ipernity

Mi ekpensas translokigxi al Ipernity... MySpace vere malbonas kiel ilo.

October 08

DĴ Roĝer Borĝes en Portugalio

Sabato la 12a de Oktobro 2007 @ Discoteca Zona T
Viana do Alentejo (proksime de "Évora"), PORTUGALIO
DJ Roger Borges (BR) - Tribal House, Trance
DJ Alex J (PT) - Latin, Electro
Ekde 23:30   5 € enirkotizo

Reveno el MySpace

MySpace estas terura!! Kial ĉiuj registriĝas tie? Diversaj aspektoj de la servo malbonas, ekzemple oni nur povas vidi venontajn koncertojn, sed kial oni ne rajtas vidi pasintajn? La blogo ne permesas aldoni fotojn en ĝi mem, oni ĉiam devas elŝulti bildojn ie ajn... Kaj tro multe da ĝenaj anoncoj... Do, mi klopodos sinkronigi informojn en ambaŭ paĝaroj (kaj MSN kaj MySpace), ĝis kiam MySpace pliboniĝos.
July 14

Translokigxo al MySpace

La retejo de Rogxer Borgxes translokigxis al MySpace. Tio inkluzivigas la blogon, kalendaron kaj MP3-dosierojn. La nova adreso estas: http://www.myspace.com/rogerborges . Bonvole aktualigu vian adresaron, dankon.
April 21

Bonvenon al la gxangalo

En Aprilo 2007 mi finfine konis parton de mia lando, kiun ne multaj Brazilanoj vizitis: Amazonio. Oni cxiam auxdas pri la detruo de la gxangalo, pri la indigxenaj popoloj kaj pri la nekredeble bela naturo, kaj pro tio mi volis vidi gxin per miaj propraj okuloj.
March 29

Nova video pri AS

Jen bonega nova video pri AS fare de Varsovia Vento. Roĝer diskotekas "Mais Que Nada", remikse de na Black Eyed Peas. Kia etoso! Kia neforgesebla silvestro!
March 18

Nova trip-hopa remikso en Varsovia Vento

La 17a podkast-elsendo de Varsovia Vento premieras novan remikson de Roĝer Borges! Temas pri "Martin Wiese - La Beleco (Trip-Hop' Remiks')" el lia lasta albumo "Pli Ol Nenio". La kanto memorigas nin pri aliaj trip-hopaj artistoj kiel Massive Attack, Portishead aŭ Morcheeba.
February 15

Nova disko de Martin Wiese (Persone)

Hodiaŭ aperis la nova disko de Martin Wiese (la kantisto de Persone), "Pli ol Nenio". En la disko troviĝas kiel multmedia aldonaĵo la kanto "Homoj Kiel Mi (Roĝer Borĝes Remiks')", laŭ la muzikstilo 'Progressive House'. Eblas vidi videan intervjuon kun Martin en Farbskatol' kaj aĉeti la diskon ĉe Vinilkosmo. Daŭre roku, Martin!
January 24

"Supernova" ĉe Radio Verda

Roĝer Borĝes estis intervjuita de Arono por Radio Verda (el Kanado). La ĝenerala temo de epizodo RV093 estis la Internacia Seminario 2006 en Germanio, kaj la peco "La Vetemulo" de Supernova estis prezentita al la publiko.
January 12

Penso por 2007

"Posedu nur tion, kion vi povas kunpreni ĉe vi; sciu lingvojn, vizitu landojn, konu amikojn. Via memoro estu via vojaĝ-valizo." -- Aleksandr Solzhenitsyn.
January 03

AS 2006 en Pollando

Nu TIO estas Novjara Festo!!! Freŝa muziko, sensualaj danc-movoj kaj neforgesebla etoso!!!!! Espereble iam venos fotoj - mi mem ravis tiel multe, ke mi entute forgesis la fotilon... Por imagi kiel estis la festo, vidu la klipojn "Slave 4 U" de Britney Spears kaj "Sexy Back" de Justin Timberlake. Fakte kiam mi disk-ĵokeis tiujn videojn, la dancejo iĝis varma, varmeeeega!

IS 2006 en Germanio

Jen foto de nia diskoteko dum IS 2006 en Germanio, estis tre agrabla festo en la kastelo. La teknika nivelo estis ege alta kaj profesia, kunigante muzikon, videon kaj lumon. Haŭz-muziko kaj Esperanto neniam estis tiel proksimaj!
December 11

Vojaĝo al Jordanio

Mi ĵus revenis el Jordanio! Mi vizitis inter aliaj urboj "Petra", monda heredaĵa loko. Kaj nun mi multe pli bone komprenas la problemojn de tiu mondoparto, ĉefe la konflikto inter Israelo kaj Palestino. Estis neforgesebla aventuro!
October 23

AS aŭ IS? Do... ambaŭ!

Roĝer Borĝes estas konfirmita por koncerti en du jarfinaj eventoj de 2006. Vendredo, la 29a de Decembro, la artisto denove puŝos la limon de multmediaj artoj kadre de la Internacia Seminario (IS) en Wewelsburg, Germanio. La specialan prezenton faros VĴ Roĝer Borĝes, DĴ Leo Sakaguchi kaj LĴ Gavan Fantom (video, muziko kaj lumoj, respektive). Du tagoj poste, je Dimanĉo la 31a de Decembro, Roĝer disk-ĵokeos en la silvestra festo de Ago Semajno (AS), en Nowy Sącz, Pollando. La feston gvidos MC Irmina Szustak (Majstrino de Ceremonioj). Por pliaj informoj, vizitu la retpaĝojn de la eventoj.
October 21

Reta rendevuo kun Supernova

Fanoj havos oportunon rete renkonti kaj babili kun Supernova. Tuj post la lanĉo de la disko, la grupo partorprenos Interretan kunvenon por paroli pri la projekto, disko, muzikvideo ktp. Dimanĉe la 22an de Oktobro, je la 18:00 horo laŭ Universala Tempo (GMT), ĉe www.babilejo.org en la unua ĉambro ("Internacia lingvo - Esperanto").

Nova disko: Supernova!

Supernova estas freŝa rokbando el Brazilo, kiun anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Ale Mancini (elektrogitaro) kaj Roĝer Borĝes (drumo kaj sintezilo). La sono kelkfoje memorigas nin pri U2, Coldplay, Paradise Lost aŭ Radiohead,  kun vigla voĉo, frapaj gitaraj akordoj kaj elstara muzikproduktado. La debuta albumo, titolita samkiel la bando-nomo, estis registrita dum 3 jaroj en diversaj studioj de Eŭropo kaj Ameriko kaj finfine lanĉita en Oktobro 2006 de Vinilkosmo.
 
La unua laborkanto nomiĝas “Pasio en Katen’”, kanzono kiu malfermas la diskon kaj estas bona enkonduko al la muzikstilo de la grupo. Krom la 13 kantojn kiuj konsistas la albumon, la disko ankaŭ enhavas la unuan profesie faritan videoklipon en Esperanto, kaj pro tio jam fariĝas vera mejloŝtono en la historio de nia movado. 
 
La disko aĉeteblas ĉe Vinilkosmo kaj la videoklipo videblas ĉe la Farbskatol'.
 
 
September 06

Nova podkasto en Esperanto


Mi ĵus lanĉis novan podkaston! Ĝi temos pri la plej mojosaj aferoj de la vivo: homoj, lokoj kaj muzikoj. Per Esperanto, ni vojaĝos tra la tuta mondo, vizitante unu landon po epizodo. La unua numero parolas pri BOSNIO, kaj kompreneble pri IJK! Krom Bosna muziko, la programo enhavas intervjuojn kun Amir Hadziahmetovic (Esperanto-Desperado), Haris Subašić (LKK) kaj Leo Sakaguchi (dĵ).
 
Roĝer Borĝes Podkasto aŭskulteblas ĉe
 
 
sed la rekta ligo por la "feed" estas: http://feeds.feedburner.com/RogerBorgesPodkasto

kaj oni povas elŝulti ĝin laŭ MP3-dosiero, aŭ subskribi per iTunes, Yahoo Music, iPodder, Odeo, PodNova, NeVibes kaj multaj aliaj eblecoj...
Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin!
August 14

Freneza somero en Bosnio

IJK2006 estis por mi la plej bona esperanto-renkontiĝo de la monda historio!!! La ejo estis bonega, la programo tre riĉa, la homoj ege simpatiaj... Kaj la diskoteko, la plej plena. Ses aŭ sep sinsekvaj noktoj? Mi ne memoras, sed la lasta nokto restos neforgesebla... Imagu: jen la sepa matene, sonas haŭza muziko, jen belaj gejunuloj dancante senhalte, la suno supreniras... homoj, el la tuta mondo, kun gajaj ridetoj en siaj buŝoj... mi amas la vivon!! idealistoj neniam maljuniĝos!